FINEK

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato de Ekonomiko kaj Financoj
emblemo
fondodato 1930
speco ŝtata
urbo Sankt-Peterburgo en Rusio
rektoro Igor Maksimcev
nombro de studentoj ĉ. 13 mil (2005)
nombro de kunlaborantoj informo ne donata
el tio profesoroj 599
retejo www.finec.ru
v  d  r
Information icon.svg

FINEK /fiNEK/ estas la komunuza nomo de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato de Ekonomiko kaj Financoj (ruse Санкт-Петербургский государственный университет экономики и финансов) en Sankt-Peterburgo en Rusio. Ĝi estis establita en 1930 kiel Leningrada Instituto de Financoj kaj Ekonomiko (Ленинградский финансово-экономический институт).

En 2005 en la universitato studis ĉ. 13 mil studentoj en 11 fakultatoj. FINEK estas populara loko por defendi doktoriĝan disertacion pri ekonomiko, la universitato ankaŭ eldonis 54 oficialajn (nome de la rusia Ministerio pri Klerigo) lernolibrojn de ekonomiko dum 4 jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]