Fajenco
Fajenco estas termino pri ceramikaĵoj, kiu deriviĝas de la itala urbo Faenza. Fajenco signifas
- specon de argilo, uzebla por produkti porozajn ceramikaĵojn, aŭ
- bakitan kaj glazuritan ceramikaĵon el tiu tero.
La poroza argilaĵo kutime estas kovrata per stana glazuro, kies baza koloro estas blanka, sed kiu estas kolorigebla.