Fakir-Ĥana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fakir-Ĥana
panĝabe فقیر خانہ
urdue فقیر خانہ, angle Fakir Khana
Muzeo
Muzea enirejo.
Muzea enirejo.
Muzea enirejo.
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoLahoro
Koordinatoj31° 34′ 59″ N, 74° 18′ 35″ O (mapo)31.583175874.3097092Koordinatoj: 31° 34′ 59″ N, 74° 18′ 35″ O (mapo)

PublikoAlirebla por la publiko

Specoprivata

Fakir-Ĥana (Panĝabo)
Fakir-Ĥana (Panĝabo)
DEC
Fakir-Ĥana
Fakir-Ĥana
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Fakir-Ĥana (Pakistano)
Fakir-Ĥana (Pakistano)
DEC
Fakir-Ĥana
Fakir-Ĥana
Situo en Pakistano.

Map
Fakir-Ĥana
Vikimedia Komunejo:  Fakir Khana Museum, Lahore [+]
vdr

Fakir-Ĥana (urdue فقیر خانہ) estas privata muzeo kaj domo kiu troviĝas en urbo Lahore, en provinco Panĝabio de Pakistano. La muzeon posedas familio Fakir. Fakir-Ĥana enhavas pli ol 20 000 objektojn kaj estas la plej granda privat-posedata muzeo de tuta suda Azio.[1][2]

Situo[redakti | redakti fonton]

La muzeo troviĝas ene de la urbomuro de Lahoro, laŭlonge de la bazaro Hakimān, proksime al la pordego Bhati.

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Fakir ekloĝis en Lahore en ĉ. 1730, kie ili starigis eldonejon.[2] Ilia statuso en la Lahora socio derivis de ties konektoj al la Siĥa imperio; fakte, tri el la prapatroj de la familio, Fakir Nooruddin, Fakir Azizuddin kaj Fakir Imamuddin, servis kiel senditoj de la Maharaĝo Ranĝit Sing.[2] La familio amasigis kolekton de objektoj, inkluzive de multaj atribuitaj al la familio de Ranĝit Sing.[2] La familio malfermis sian domon kiel muzeo alirebla por la publiko ekde 1901;[3] la ejo ricevas kelkajn registarajn financojn por ties daŭrigado.[4]

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La kolekto de la muzeo konsistas de proksimume 20 000 pecoj de arto kaj artefaktoj, plejparte de la 18-a al 20-a jarcentoj,[3] inkluzive de malgranda kolekto pri Gandaraj artefaktoj.[3] La kolekto ankaŭ gastigas multenombrajn donacojn de Ranĝit Sing al la familio Fakir,[2] kune kun 10 000 manuskriptoj, 180 miniaturaj pentraĵoj, Siĥ-epokaj teksaĵoj, statuoj, ceramiko kaj ĉizitaj artefaktoj el eburo.[2] La kolekto ankaŭ inkluzivas 12-por-6-colan pentraĵon de Nawab Mumtaz Ali, kiu estis pentrita kun ununura haro kaj bezonis 15 jarojn por sia kompletiĝo.[3]

Domo[redakti | redakti fonton]

La domo en kiu la muzeo troviĝas montras la ecojn de la vivstilo de supra-klasa Lahora familio dum la Siĥa kaj brita epokoj.[3] Ĝi estis origine posedita de Raĝa Todar Mal, financa ministro ĉe la Mogola imperiestro Akbar.[3]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakir Khana Museum (angle). Google Arts & Culture. Alirita 2017-10-09.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 A Visit to the Fakir Khana (angle). Tanqeed Magazine (februaro 2016). Alirita 2017-10-09.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Fakir Khana Museum (angle). Google Arts & Culture. Alirita 2017-10-09.
  4. Bhatti, Shaila. (2016) Translating Museums: A Counterhistory of South Asian Museology (angle). Routledge. ISBN 9781315416441.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]