Farkas Cserey (pli aĝa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CSEREY Farkas [farkaŝ] (nagyajtai) estis hungara filozofia doktoro, kortega konsilanto kaj referanto. Li naskiĝis en Csíkrákos en 1719 kaj mortis en Vieno la 9-an de decembro 1782.

Biografio

Farkas Cserey studis en Koloĵvaro kaj en 1742 li iĝis doktoro pri filozofio. Oni konsideras lin unu el plej kleraj homoj de sia tempo. En 1761 li fariĝis kortega konsilanto kaj referanto en Vieno. En 1777 li ricevis de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio la bienegoj de Kraszna, Tasnád kaj Zilah.

Fonto