Favorikono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de favorikono de la projekto Vikipedio: la litero "W" maldekstre de la adresa linio

Favorikono (aŭ retpaĝsimbolo, angle favicon – mallongigo de favorites icon: ikono de favoritoj/paĝosignoj) estas simboleto, kiu signas certan retpaĝon aŭ retpaĝaron kaj tiel ebligas al la uzanto pli facile distingi malsamajn paĝojn. En modernaj foliumiloj ĝi aperas kutime maldekstre de la adresa linio, ĉe la maldekstra flanko de foli-kapo kaj ĉe la listo de paĝosignoj.

Favorikono estas bildeto en formato 16x16 aŭ 32x32 pikseloj.

Retumiloj montras favorikonon:

  • kiam estas definita en kodo HTML per etikedo "link", ekz.
<link rel="shortcut icon" href="plik.ico">
<link rel="icon" type="image/x-icon" href="plik.ico">
kie "plik.ico" signifas relativan aŭ absolutan adreson URL de dosiero de favorikono.
http://eo.wikipedia.org/favicon.ico

Ambaŭ metodojn oni povas uzi samtempe.

Iaj retumiloj montras ikonon por ĉia vizitata retpaĝo (ekzemple Fajrfokso, Opero), aliaj retumiloj montras ikonon nur tiam, kiam paĝo estis aldonita al la listo de paĝosignoj (ekzemple Interreta Esplorilo).

La favorikono de Vikipedio estas grandlitera W.