Fazil Iskander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Fazil Iskander.jpg
Fazil Iskander

Fazil Iskander (ruse Фазиль Абдулович Искандер; naskiĝis la 6-an de marto 1929 en Suĥumo) estas abĥazdevena rusa verkisto, famiĝinta pro siaj tre vivaj priskriboj de kaŭkazia ĉiutaga vivo.

Li estas la plej vaste konata abĥaza intelektulo, tamen dum la abĥaz-kartvela konflikto li distanciĝis de ambaŭ flankoj, kritikante ilin. Dum multaj jaroj li loĝas en Moskvo.

La plej konata verko de Iskander estas ciklo "Sandro el Ĉegem", en kiu li priskribas vivon de fikcia abĥaza vilaĝo ekde la komenco de la 20-a jarcento ĝis 1970-aj jaroj. Amuza kaj ironia verkomaniero de la aŭtoro igis komentantojn nomi lin "Marquez de Abĥazio".