Februs

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la romia mitologio, Februs, aŭ Februus, estis la dio de la morto kaj de la purigado. Li ŝajnas deveni el la etruska dio Februa (el kiu ankaŭ devenis la diino Febris, protektantino kontraŭ la febro kaj la malario).

Li estis asimilita al Plutono.

La festoj al Februus, la Februaloj, okazis je la fino de la romia jaro: do, ĉirkaŭ dekvin tagoj antaŭ la 1-an de marto. Kiam estis kreita la monato februaro, ĝi ricevis la nomon Februarius, laŭ la tiam okazantaj festoj.

[redakti] Ekstera ligilo

Ekstera ligilo france Februus, el Dictionnaire des Antiquités Grecques et Romaines
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj