Federacia Rezervbanko de San Francisco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fasado de la malnova Federacia Rezervbanko de San Francisco, ĉe Sansome Street.

La Federacia Rezervbanko de San Francisco (angle Federal Reserve Bank of San Francisco) estas la federacia banko por la 12-a distrikto de Usono. La 12-a distrikto konsistas el naŭ okcidentaj ŝtatoj (Alasko, Arizono, Kalifornio, Havajo, Idaho, Nevado, Oregono, Utaho, Vaŝingtonio) kaj krome el Usona Samoo kaj Nord-Marianoj. La Federacia Rezervbanko de San Francisco disponas branĉoficejojn en Los-Anĝeleso, Portlando, Sallagurbo kaj Seattle. Ĝi cetere havas moncentron en Fenikso.

La 12-a distrikto, la plej granda de Usono, kovras proksimume 36% el la tuta areo de la lando. La nuna prezidentino, nomumita en 2004, estas Janet Yellen. La Federacia Rezervbanko de San Francisco havas unu el la plej granda kolekto de usona monbiletoj, kiu estas ekspoziciata en la American Currency Exhibit.

Eksteraj ligiloj