Felleries
Felleries | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Avesnes-sur-Helpe-Nord |
INSEE kodo | 59226 [+] |
Poŝtkodo | 59740 |
Kodo laŭ INSEE | 59226 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Pascal Lambret 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 387 (1 999) |
Loĝdenso | 71 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°08′37″N 4°01′33″O / 50.14361°N, 4.02583°O (mapo) Koordinatoj: 50°08′37″N 4°01′33″O / 50.14361°N, 4.02583°O (mapo) |
Alto | 160 m - 236 m |
Areo | 19,49 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 08′ 37″ Nordo 4° 01′ 33″ Oriento / 50.143611111 °N, 4.0258333333 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Felleries [+] | |
Felleries estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 387 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Felleries estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Felleries etendiĝas sur 19,49 km².
La komunumo ankaŭ apartenas al natura regiono konita kiel "Thiérache". Ĝi estas trafluata de la rivero Belleuse. Felleries havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Beugnies, Flaumont-Waudrechies, Liessies, Ramousies, Sars-Poteries, Sémeries, Solre-le-Château kaj Willies.
Vidindaĵoj
Viziteblas en Felleries la muzeo Bois Jolis, kiu estas eksa akvo-muelejo, kies ekzisto estis atestita ekde la jaro 1466. Ĝi ankoraŭ produktas farunon. En la muzeo troveblas granda kvanto da lignaj produktaĵoj, sed ankaŭ fotaro dediĉita al la vilaĝo ekde la fino de la 19-a jarcento.
Administrado
Felleries apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.