Sémeries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sémeries
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe-Nord
Urbestro S-ro Jean-Luc Defroidmont
2008-2014
Poŝtkodo 59440
Kodo laŭ INSEE 59562
Demografio
Loĝantaro 540 (1999)
Loĝdenso 40 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°07′13″N 4°00′03″O  /  50.12028°N, 4.00083°O / 50.12028; 4.00083 (Sémeries)Koordinatoj: 50°07′13″N 4°00′03″O  /  50.12028°N, 4.00083°O / 50.12028; 4.00083 (Sémeries)
Alto 148 m - 222 m
Areo 13,46 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Sémeries en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Sémeries estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 540 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Sémeries.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sémeries estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Sémeries etendiĝas sur 13,46 km².

La vilaĝo estas trafluata de la rivero Helpe Majeure. Ĝi havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Avesnelles, Etroeungt, Felleries, Flaumont-Waudrechies, Rainsars, Ramousies kaj Sains-du-Nord.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Rémi datiĝas de 1617 : ĝi estas klasifikita kiel monumento historia depost 1948. Ĝia ekstera arkitektura stilo datiĝas de la 19-a jarcento. Apud la preĝejo troviĝas la Dieu de Pitié, malgranda okangula kapelo de 1543 kun statuo de sidita Kristo kun noditaj manoj : ĝi fakte estas maŭzoleo dediĉita al S-ro Hubert Lucarne kaj ties edzino.

La tria Monumento historia de la komunumo estas la kapelo Notre-Dame de Walcourt (18-a jarcento).

Administrado[redakti | redakti fonton]

Sémeries apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]