Étrœungt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etroeungt)
Étrœungt
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Sud
INSEE kodo 59218 [+]
Poŝtkodo 59219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 273  (2021) [+]
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 3′ N, 3° 56′ O (mapo)50.05753.9275Koordinatoj: 50° 3′ N, 3° 56′ O (mapo) [+]
Alto 148 m - 217 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 25,1 km² (2 510 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Étrœungt (Nord)
Étrœungt (Nord)
DEC
Étrœungt
Étrœungt
Situo de Étrœungt en departemento Nord
Étrœungt (Francio)
Étrœungt (Francio)
DEC
Étrœungt
Étrœungt
Situo de Étrœungt en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Étrœungt [+]
vdr

Étrœungt estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 273 loĝantoj sur areo de 25,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 51 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Blazono de Étrœungt.
Blazono de Étrœungt.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Étrœungt estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Étrœungt etendiĝas sur 25,1 km², do sur tre granda tereno : ĝi havas landlimojn kun 9 najbaraj komunumoj, kaj preskaŭ atingas la departementon Aisne.

La vilaĝo troviĝas ĉe la "Nacia vojo 2" (Route Nationale 2) inter Parizo kaj Bruselo. Ĝi situas proksimume 20 kilometrojn el Maubeuge kaj el la belga landlimo. La plej proksima SNCF-stacidomo estas tiu de Avesnes-sur-Helpe.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Étrœungt disponas plurajn fontanojn kaj malnovajn publikajn lavejojn. La plej bone konservita lavejo estis farita el loka blua ŝtono. Ĝi situas centre de la vilaĝo kaj estas alirebla nur per tri piedireblaj vojetoj. Tie ankoraŭ fluas klara kaj pura akvo.

Estas en Étrœungt "malnova muelejo", kiu origine estis faruno-muelejo. Ĝi fariĝis en 1839 lan-ŝpinejo. En 1898, loka firmao akiris ĝin kaj aliformis ĝin en elektro-produktejon. Étrœungt do akiris elektron tre frutempe, antaŭ pli grandaj urboj kiel Fourmies. La produktejo malaktiviĝis en 1939.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Étrœungt apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Sud, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]