Fenciklidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fenciklidino
Struktura formulo
speco de kemia ento
piperidine • phenyl compound
Ĝeneralaĵoj
Nomo Fenciklidino
Kemia formulo C17H25N
Nomo laŭ IUTAK
CAS-numero-kodo

77-10-1

PubChem-kodo 6468
ChemSpider-kodo

6224

SMILES
Karakterizaĵoj
Molmaso

243,394

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr
Feninciklidino kiel distra drogo

Fenilciklidino (IUTAK-e 1-(1-fenilcikloheksil)piperidino, slange konata kiel anĝela polvoPCP) estas psikedela drogo.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Fenciklidino kaŭzas vidan kaj aŭdan halucinojn kaj perfortermon. Ĝi ankaŭ povas kaŭzi konvulsion, komaton, kaj pliigitan sinmortigemon.

Uzmaniero[redakti | redakti fonton]

Kiel distra drogo, fenciklidino estas tipe fumata, kelkfoje kune kun kanabo kaj/aŭ tabako. Ĝi estas ankaŭ buŝe aŭ naze uzebla, aŭ per injekto en sangovaskulon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fenciklidino estis inventita en 1926.[1] Ĝi ekuziĝis komerce kiel anestezanto ekde la 1950-aj jaroj.

La Usona registaro forbaris ĝian uzon por homoj en 1965, pro la neintencitaj efikoj, kaj ankaŭ uzon en bestoj en 1978.

Fenciklidino populariĝis en Usono kiel distra drogo dum la 1960-aj jaroj.

Hodiaŭ, fenciklidino estas forbarata kiel distra drogo en la plejmulto da landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kötz, A.; Paul Merkel (1926). “Zur Kenntnis hydroaromatischer Alkamine”, Journal für Praktische Chemie (de) 113 (1), p. 49–76. doi:10.1002/prac.19261130107. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]