Ferenc Galetta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GALETTA Ferenc estis hungara aktoro, teatrestro naskita en Temeŝvaro la 12-an de marto 1889 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de oktobro 1974.

Kariero

Li debutis en 1910 en la trupo Károly Fehér. Poste li ludis en la trupo de Alfréd Halász, poste en Pécs, en Szeged, en trupo de la BudaTemesvár, en Vígszínház, en Városi Színház, en Budai Színkör, en la Revü, en la Scala, en la Teatro Blaha Lujza. Inter 1922–1924 li estis la ĉefreĝisoro de la trupo de Bratislavo. Liaj pluaj stacioj estis: Városi Színház, Király Színház, Theater an der Wien, Budai Színkör, Régi Apolló. En 1927 mallongtempe li estris la teatron de Temesvár, poste li dungiĝis al Arad. En la 1930-aj jaroj li havis propran trupon. En 1931–32 kaj 1933–34 li ludis kaj reĝisoris en Pécs. En 1936–37 li aperis en la trupo de Mihály Erdélyi, en 1938–39 denove en Városi Színház. En 1950–51 kaj ekde 1957 ĝis 1962 li estis ano de la Nacia Teatro.

El liaj roloj

El liaj reĝisoraĵoj

  • Erdélyi M.: Fehérvári huszárok;
  • Szabolcs Fényes: Manolita;
  • Farkas I.: Túl a nagy Krivánon.

Lia opereto

  • Görlvásár (1929).

Fonto

  • Magyar Színházművészeti Lexikon