Szabolcs Fényes
El Vikipedio
FÉNYES Szabolcs (fe:njeŝ) estis hungara komponisto naskita en Nagyvárad la 30-an de aprilo 1912 kaj mortinta en Budapest la 12-an de oktobro 1986.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Fényes studis muzikon ĉe Albert Siklós. Post la sukceso de sia opereto Maya (1931) inter 1931 kaj 1934 li laboris en Berlino, kie li komponis kelkajn kanzonojn inter alie por Zarah Leander. Ekde 1942 ĝis 1949 kaj inter 1957–1960 li estis direktoro de operetteatro de hungara ĉefurbo, inter 1949–1957 li estis muzikgviddanto de Vidám Színpad. Li komponis proksimume 600 kanzonojn, pli ol cent filmmuzikajn komponaĵojn kaj ĉirkaŭ 45 muzikteatrajn komponaĵojn.
Ĉefaj muzikteatraj komponaĵoj [redakti]
- Maya (1931);
- Manolita (1932);
- Az ördög nem alszik (1940);
- Vén diófa (1942);
- Rigó Jancsi (1947);
- Szombat délután (1954);
- Szerencsés flótás (1955);
- Duna parti randevú (1957);
- Majd a papa (1958);
- A csók (Dóczi L. vígjátéka, 1968);
- A kutya, akit Bozzi úrnak hívnak (1976);
- Florentin kalap (1979).