Ferenc Jánosi (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Jánosi (politikisto)
Familio Jánosi
Familio Jánosi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1916 (1916-01-13)
en Sárospatak
Morto 2-an de septembro 1968 (1968-09-02) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Erzsébet Nagy
Infano Katalin Jánosi
Parencoj Jenő Benedek
Imre Nagy
Okupo
Okupo kalvinana pastro • arkivistopolitikisto
vdr

Ferenc Jánosi [jAnoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jánosi Ferenc estis hungara politikisto, kalvinana pastro, arkivisto. Lia bopatro estis Imre Nagy (politikisto), lia filino estis Katalin Jánosi.

Ferenc Jánosi[1] naskiĝis la  13-an de januaro 1916(nun 1916-01-13) en Sárospatak, li mortis la 2-an de septembro 1968 en Budapeŝto.

Jánosi (dekstre)
Memortabulo pri Jánosi
Memortabulo pri Jánosi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Jánosi akiris diplomon en Kalvinana Teologia Akademio en Sárospatak, krome en la lernojaro 1937 helpe de stipendio li studis en Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1941. Post la diplomo li instruis en kalvinana gimnazio en Sárospatak, en 1942 li estis pastro en vilaĝo, sed en la sekva jaro jam en milita tendaro en Sovetunio, kie li estis militkaptito. Li anonciĝis propagandisto de la komunismo en 1944 kaj post jaro li aliĝis al la komunistoj, krome li akiris ministerian postenon. Li estis subministro (1951–1954) kaj muzeestro (1955–1957). Dum la hungara revolucio de 1956 li estis ĉe Imre Nagy sekvanta liajn agojn, tial en 1958 Jánosi estis kondamnita je ok jarojn. Li ricevis amnestion en 1960, poste li estis komerca oficisto 3 jarojn, poste arkivisto. Postmorte li estis rehabilitita en 1989.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A sárospataki Református Főiskola irodalmi élete 1800-1868-ig (1941)
  • A modern helyi krónikaírás (1967)
  • A Nógrád megyei Levéltár fondjegyzéke (kunaŭtoro, 1970)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2 memortabuloj en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]