Ferenc Rhédey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

RHÉDEY Ferenc, grafo, reganto de Transilvanujo (? , ĉirkaŭ 1610Huszt, 13-a de majo 1667).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Rhédey en 1648 estis ĉefprefekto de departemento Máramaros kaj poste regantkonsilanto. En militmarŝo kontraŭ Pollando li estis unu el la vicmilitestroj. La 2-an de novembro 1657 la landkunveno en Gyulafehérvár elektis lin reganto anstataŭ Georgo Rákóczi la 2-a, sed li jam abdikis la 9-an de januaro 1658 favore al Rákóczi. La 13-an de januaro 1659 Leopoldo la 1-a donis al li rangon de grafo. Dum regado de Apafi la 1-a li estis regantkonsilanto.Li subtenis la ekleziajn institutojn, ĉefe la lernejojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]