Fernando Pessoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Pessoa (1888-1935)

Fernando António Nogueira PESSOA (naskiĝis la 13-an de junio 1888 en Lisbono; mortis la 30-an de novembro 1935) estis portugala verkisto.

Post kiam lia patro mortis kaj lia patrino denove edziniĝis, li foriris al Sud-Afriko. Tie li ĉeestis plurajn lernejojn kaj ricevis anglan edukon.

Pessoa revenis al Portugalio en 1905 kaj restis en Lisbono, kie li ekis intensan literaturan movadon. Subtenanto de la "Renascença Portuguesa", li eksiĝis de ĝi en 1915, kune kun Mário de Sá-Carneiro, Almada Negreiros kaj aliaj; li strebis por renovigi la portugallingvan literaturon helpe de la kreado de la revuo "Orpheu", alportanta novajn ideojn kaj estetikajn konceptojn.

Danke al sia kapablo "aliuliĝi", li kreis diversajn heteronimojn (Alberto Caeiro, Álvaro de Campos, Ricardo Reis, Bernardo Soares ktp.), kaj signis la verkojn laŭ tiuj inventitaj personecoj apartenantaj al specifa heteronimo. Li donis sian kunlaboron al diversaj revuoj, publikigis en libro siajn poemojn verkitajn en la angla lingvo kaj en 1934 venkis en literatura konkurso subtenita de la "Secretariado de Propaganda Nacional", kategorio B, kun la verko Mensagem (Mesaĝo), kiun li publikigis en tiu jaro.

Li estas nuntempe konsiderata kiel unu el la plej gravaj portugalaj poetoj, kune kun Luís Vaz de Camões

En Esperanto aperis