Fernando la 2-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando la 2-a de Portugalio

Fernando Augusto Francisco António de Saksio-Koburgo kaj Gotao (29-an de oktobro de 1816 - 15-an de decembro de 1885) estis progeedza Reĝo de Portugalio pro sia edziĝo al la Reĝino Maria la 2-a.

Li estis filo de Fernando, Duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao kaj de Maria Antonia Koháry de Szitnya kaj Csábrág. Li famiĝis historie kiel O Rei-Artista (la Artista Reĝo).

Laŭ la portugaula leĝo, la edzo de la reĝino povus ricevi la titolon de Reĝo nur post la nasko de filo de la geedzoj. Pro tio la unua edzo de la reĝino nome Auguste de Beauharnais, duko de Leuchtenberg, neniam havis tiun titolon. Post la nasko de la estonta Reĝo Petro la 5-a (Portugalio), li estis proklamata Fernando la 2-a de Portugalio.

Kvankam korespondis al Maria kontroli la povon, ambaŭ geedzoj formis bonan teamon kiu permesis al ili solvi la nombrajn problemojn kiuj prezentiĝis dum la regado de Maria. La progeedza reĝo ludis gravan rolon en la politika historio de Portugalio, kaj agadis ofte kiel regento dum la gravedepokoj de sia edzino.

Maria mortiĝis dum nasko de sia 11-a filo en 1853 kaj Fernando ekhavis la regentecon, ĉar la heredonto estis nur 16-jaraĝa. Iom poste Fernando edziĝis al la kantistino de opero Elisa Hendler kun kiu li havis filinon, Alicia. Elisa heredis la plej parton de liaj posedaĵoj post la morto de Fernando en 1885.

Li entombiĝis ĉe Maria la 2-a, sia unua edzino, en la Tombejo de la Braganzoj de la Preĝejo de São Vicente de Fora, Lisbono.