Ferulata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferulata acido
ferulata acido
Plata kemia strukturo de la
Ferulata acido
ferulata acido
Tridimensia kemia strukturo de la
Ferulata acido
Duhidroksoacetono
Ferulata acido ĉeestas en la plantoj
konataj kiel Ferula communis.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Metoksa hidrokso-cinamata acido
  • Koniferata acido
Kemia formulo
C10H10O4
CAS-numero-kodo 1135-24-6
ChemSpider kodo 393368
PubChem-kodo 445858
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristala pulvoro
Molmaso 194.186 g·mol−1
Denseco 1.317g cm−3[1]
Bolpunkto 372.31 °C
Refrakta indico  1,6277
Ekflama temperaturo 150.489 °C
Acideco (pKa) 4.61
Solvebleco Akvo:0.78 g/L
Mortiga dozo (LD50) 194 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3][4]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335[3]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[5]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Ferulata acido estas metokso-hidrokso-cinamata acido, organika kombinaĵo kaj kristala pulvoro nature trovata en plantoj tia kia la arabinoksilano kaj kiel komponaĵo de la lignino. Ĝi estas antaŭaĵo en pluraj manufakturoj de aliaj aromataj komponaĵoj.

La etimologio apartenas al la genro Ferula referencante la gigantan ferula communis, planto el la familio de la apiacoj. Kiel substanco, ĝi estas antioksidiga kaj posedas antimaljunigajn proprecojn. Ĝi estas facile trovebla en la semoj de fruktoj tiaj kiaj pomoj kaj oranĝoj samkiel en kelkaj vegetaloj, kaŝtanoj, kaj grajnoj kaj preventas la formadon de liberradikaloj kiuj kontribuas por la maljunigo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Ferulata acido estas biologie sintezata ekde la tirozino, kiu per la tirozina amonia-liazo katalizas ĝin al p-kumarata acido. Due, la kumarata acido konvertiĝas al kafeata acido per hidroksiligo en la tria pozicio de la benzena ringo. La tria etapo karakteriziĝas per metoksiligo de la benzena ringo en la dua pozicio farita de la o-metil-transigazo laŭ la malsupra skemo:[6]
Sintezo de la Ferulata acido
Sintezo de Ferulata acido ekde la tirozino.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bramha Scientific
  2. Mcbiotec. Arkivita el la originalo je 2016-04-11. Alirita 2017-07-07.
  3. 3,0 3,1 Carl Roth
  4. PubChem
  5. Pubchem
  6. Research Gate