Fervoja muzeo Lužná u Rakovníka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fervoja muzeo Lužná u Rakovníka
muzeo
Turniĝejo en muzeo Lužná kun lokomotivo 387.043 Mikádo
Oficiala nomo: Fervoja muzeo Lužná u Rakovníka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Rakovník
Municipo Lužná
Historia regiono Bohemio
Situo Fervoja muzeo Lužná u Rakovníka
 - koordinatoj 50° 08′ 43″ N 13° 46′ 29″ O / 50.14528 °N, 13.77472 °O / 50.14528; 13.77472 (mapo)
Fondo 1997
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lužná u Rakovníka Railway Museum
Retpaĝo: www.cdmuzeum.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Vapora lokomotivo 477.043 Papoušek en muzeo Lužná
Lokomotivo 310.0102 en muzeo Lužná

Fervoja muzeo Lužná u Rakovníka troviĝas en spacoj de iama hejtadejo, apartenanta al Kompanio de Buštěhradská dráha, kies estiĝo estas datita de la jaro 1871. La hejtigejo dum sia ekspluatado estis kelkfoje trakonstruita kaj lasta granda rekonstruo okazis en jaro 1924, kiam samtempe ĝi venis en posedo de Ĉeĥoslovaka ŝtato. La plej interesa ŝanĝo estis konstruo de nova halo por riparoj de dizellokomotivoj komence de 1980-aj jaroj, pro kiu devis esti malkonstruitaj iuj jam historiaj objektoj, ekzemple muntejo por vaporlokomotivoj. Plej granda parto de la origina hejtadejo restis konservita, inkluzive de teknologia aranĝo por ekspluatado de vapora trakcio.

Lužná u Rakovníka estis unu el la lastaj stacioj de ČSD kun vaportrafiko, kiu ĉi tie finis nur fine de 1970-aj jaroj. Favorantoj de fervoja historio tial la hejtadejon ĉiam pli ofte vizitadis kaj ĝiajn spacojn oni komencis uzadi por ekspoziciado de historiaj relveturiloj. Ekspluatado de la hejtigejo kiel deĵorejo ČD finis en la jaro 1966 en kunligo kun limigo de trafiko sur ĉirkaŭaj linioj. Jam unu jaroj pli poste pro libervola aktivado de kelkaj societoj, okupiĝantaj pri historio de fervojoj ĉi tie komencis regula ekspozicia agado. Al ĉi tiu en la jaro 1999 denove aliĝis Ĉeĥaj Fervojoj (ČD), fondinte ĉi tie sian fervojan muzeon. Oni trovas ĉi tie precipe vaporlokomotivojn de diversaj tipoj, dizelelektrajn lokomotivojn, motorvagonojn, kaj pliajn historiajn pasaĝervagonojn kaj varvagonojn. Eblas trarigardi ankaŭ vagonojn fervojservajn kaj reprezentantojn de restoraciaj kaj poŝtaj vagonoj. El kategorio de specialaj veturiloj en la kolekto estas relgruo, neĝforigilo rotacia kaj neĝplugilo surrela. Parto de la ekspozicio estas ankaŭ etŝpura fervoja linio kun ŝpuro de 800mm, kiu kun veturiloj devenas el entreprena trafiko de fabriko Poldi en Kladno. Panoramoveturoj sur tiu ĉi fervoja linio logas etajn kaj plenkreskajn vizitantojn.

Ekspozicioj kaj ekspozicia areo de la muzeo[redakti | redakti fonton]

Ekspozicioj de la muzeo estas dispartigitaj laŭ unuopaj fakoj de fervoja trafiko. Enkondukon formas elpendaĵoj pri la plej malnova historio de unuaj lokomotivoj, demonstraj helpiloj klarigantaj ilian principon kaj bloko de Buštěhradská fervojo. Al dispono estas ankaŭ vidosalono. La plej vasta estas ekspozicio, celanta lokomotivan mastrumadon. Ĝi dokumentas ekspluatadon kaj riparojn de vaporaj lokomotivoj. Krom historiaj skribaj dokumentoj estas ĉi tie vico da desegnaĵoj, tridimensiaj eksponaĵoj kaj ankaŭ modeloj. Fotografe estas dokumentita ekspluatapertigo de lokomotivoj 310.0 kaj 354.1 en riparlaborejo de la fervoja muzeo. Parto de la ekspozicio estas dediĉita al helpagadoj, kiel provizado de lokomotivoj per karbo kaj akvo. Ekspozicio pri fakoj trafiko kaj transporto enhavas vicon da signalhelpiloj kaj karakterizaj fervojaj objektoj, kiel deĵorĉapo de trajntrafikisto kaj mansignalilon por ordoni trajn-ekveturon. Interesaĵo estas historiaj elmontroj el lasta periodo. Trakserva mastrumado estas prezentita de elmontraĵoj de diversaj manhelpilaj akcesoraĵoj, maŝinekipado por trakriparoj, preskribaj kaj deĵorinstrukciaj helpiloj, kaj parto de relvoja surkonstruaĵo.

Interesaĵo estas instalitaj relkomunikilaj regstangoj de trakforkoj, signaliloj trasporteblaj, kaj manregataj mekanismoj. Sekurigaj kaj telekomunikadaj instalaĵoj estas prezentitaj per kolekto de telefonaparatoj, aliaj diversaj aparatoj kaj instalaĵoj el trakforkregejoj, signalilregejo kaj trafikregejoj, kaj estas kompletigitaj per malinterna ekspozicio de realaj signaliloj, kies nombro konstante kreskas. En la muzeo ne povas manki elmontro de fervojaj modeloj. Precipe infanojn interesigas elmontro de modela trakaro en grandeco HO.

Kiamaniere atingi muzeon[redakti | redakti fonton]

Municipo Lužná troviĝas ĉe rando de arbaroj ĉirkaŭ Křivoklát, apud fervoja linio Praha-Kladno-Rakovník. Se oni veturas per aŭtomobilo, eblas deturni el ŝoseo E 48 el Praha al Karlovy Vary. Areo de la muzeo troviĝas ĉirkaŭ tri minutoj de piedirado el fervoja stacio Lužná u Rakovníka.

Malferma tempo[redakti | redakti fonton]

  • Majo - sabato, dimanĉo kaj festotagoj 9.30-17,00horoj
  • Junio-aŭgusto - mardo-dimanĉo kaj festotagoj 9.30-17.00 horoj
  • Septembro - sabato, dimanĉo kaj festotagoj 9.30-17.00horoj

Alia termino eblas post antaŭa interkonsento. Muzeo ĝojatendas onian vizitadon.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fervoja muzeo de Ĉeĥaj Fervojoj en Lužná u Rakovníka en Vikimedia Komunejo