Fethullah Gülen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FethullahFetullah Gülen (naskita la 27-an de aprilo 1941 en Korucuk ĉe Erzurum aŭ, laŭ aliaj, en 1938 en Pasinler ĉe Erzurum) estas turka predikanto de Islamo. Liaj anoj konsideras lin grava instruito de Islamo kun liberalaj pensoj pri interreligia dialogo. Kritikantoj riproĉas, ke li volas anstataŭigi la laikulan respublikon turkian per islama reĝimo.

La preciza naskiĝdato de Gülen estas necerta; li mem iam diris, ke estas la mortodato de Kemal Atatürk (10-a de novembro 1938).

Gülen nomas sin reprezentanto de sunaismo; liaj ideoj havas elementojn de sufismo kaj donas al Turkio specialan pozicion en Islamo. Li verkis pli ol 60 librojn pri religiaj, sociaj kaj politikaj temoj, krome artikolojn kaj poemojn. Kvankam Islamo malpermesas bildojn de homoj, li konsentas, ke liaj predikoj estu disvastigitaj per video-kasedoj.

Gülen estas konsiderata unu el la plej riĉaj homoj de Turkio.

Eksteraj ligiloj

Gülen havas retejon en 20 lingvoj.