Fika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fika ekstere dum printempo
Familio sidanta en Söderhamn por fika ĉirkaŭ 1916

Fika (sveda elparolo: [FI:ka]) estas koncepto en sveda kulturo kun la baza signifo "trinki kafon", ofte akompanata kun bakaĵoj aŭ sandviĉoj.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "fika" estas ekzemplo de inversa slango uzita en la 19-a jarcento, kiam silaboj de vorto estis inversigitaj. La vorto fika venas de la vorto kaffi, pli frua varianto de la sveda vorto kaffe ("kafo").[2] De la vorto fika ankaŭ venas la vorto fik (neformala vorto por "kafejo") per procezo de derivado.[3]

Labora paŭzo[redakti | redakti fonton]

Fika estas kutima praktiko ĉe laborejoj en Svedio kaj Finnlando, kie ĝi konstituas almenaŭ paŭzon dum normala labortago. Ofte, fika estas prenata dufoje po tago ĉirkaŭ la 9a en la mateno kaj 3a en la posttagmezo. La labora fika estas grava socia evento dum kiu dungitoj povas kolektiĝi kaj societumi por diskuti pri privataj kaj profesiaj aferoj. Ne estas malkutima ke la estraro kunsidas kun la oficistoj kaj ielmaniere povas eĉ esti konsiderata malĝentile ne kunveni kun kolegoj por fika[4]. La praktiko ne estas limigita al iu specifa sektoro de la labormerkato kaj estas konsiderata kiel normala praktiko eĉ en registara administrado[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henderson, Helene. (2005) The Swedish Table (angle). U of Minnesota P, p. xxiii–xxv. ISBN 978-0-8166-4513-8.
  2. Holm, Pelle (1939). Bevingade ord. ISBN 91-34-50877-5
  3. fik (svede). Nationalencyklopedin. Alirita la 30-an de decembro 2010.
  4. (angla) Paulsen, Roland (2014) Empty Labor: Idleness and Workplace Resistance. Cambridge University Press, Cambridge. ISBN 9781107066410; p. 90 [1]
  5. (angla) Goldstein, Darra; Merkle, Kathrin (2005). Culinary cultures of Europe: identity, diversity and dialogue. Council of Europe. pp. 428–29. ISBN 978-92-871-5744-7.