Finaĵo de dosiernomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Finaĵo de dosiernomodosiernoma sufikso estas la parto de dosiera nomo en ĝia fino. Kutime por distingi la finaĵon de la resta parto de la nomo estas uzata punkto ".". Se en la nomo estas kelkaj punktoj, do la finaĵo estas tio, kio estas post la lasta punkto. La punkto mem iam ankaŭ estas konsiderata kiel parto de la finaĵo, sed tio ne gravas por la realo. Do ekzemple pri dosiero "jklmno.gz" oni povas diri, ke ĝi havas finaĵon de dosiernomo "gz" aŭ ".gz".

La finaĵo kutime estas uzata por difini la datenaranĝon de la dosiero (la alia varianto estas uzado de magia nombro, ofte dosiero havas kaj specifan finaĵon de la nomo kaj magian nombron). Estadas, ke la sama datenaranĝo havas kelkajn finaĵojn, ekzemple ".jpe", ".jpg", ".jpeg" por la formo JPEG.

Povas esti kelkaj finaĵoj unu post la alia, ekzemple ".tar.gz". En ĉi tiu ekzemplo io estis unue pakita per programo tar kaj ekhavis pro tio finaĵon ".tar", kaj poste estis ankoraŭ foje pakita per programo gzip kaj ekhavis pro tio finaĵon ".gz".

En malnovaj operaciumoj (inter ili MS-DOS estas la plej konata) maksimume ebla longo de la finaĵo estis 3 signoj. Por ĉi tio por plejparto de formoj de dosieroj estas elpensitaj finaĵoj el 3 aŭ malpli da signoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]