Flago de Masaĉuseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Masaĉuseco
Flago de Masaĉuseco
Flago de Masaĉuseco
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Ŝtata blazono sur blanka fono
Oficialigo 2-a de marto 1971
vdr

La flago de la subŝtato Masaĉuseco en Usono havas tri oficialajn flagojn: ŝtata flago, mara flago kaj flago de la reganto.

La flago de Masaĉuseco montrax je ambaŭ flankoj la ŝtatan blazonon centrita en blanka sfero. La blazono havas bildon de algonkeno, usona indiano kun pafarko kaj sago malsupren, simbolo de la paco. Blanka kvinpinta stelo aperas kune al la bildo de la algonkino, ĝi reprezentas la aliĝon de Masacuseco al la Unio. Ĝi estis la ses ŝtato kiu tion faris. Blua rubando ĝin ĉirkaŭas, portante frazon en latino Ense Petit Placidam, Sub libertate Quietem. Super la blazono troviĝas brako kun glavo. La glavo memorigas ke pere de la Usona Milito de Sendependeco oni atingis liberecon.

La flago de la ŝtato estis adoptita oficiale en 1908, sed ĝi estis uzata ekde la Milito de Sendependeco. Ĉi tiu flago inkluzivas en la reverso la bluan blazonon kiu havas verdan pinarbon de la Mararmeo de la ŝtato. En 1971 la dizajno estis simpligita farante la samon en ambaŭ flankoj.