Flekso (mekaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trabo antaŭ kaj malantaŭ la apliko de forto

La flekso de korpo (kutime trabo), estas la streĉo, kiu deformas ĝin perpendikle al ĝia longa akso. Tiu deformado estas la rezulto de fortoj, kiuj agas perpendikle al la longa akso mem. La flekso okazas, kiam la vektoro de la momanto aganta al la trabo estas orta al ĝia akso kaj la rezultanta deformado estas orta al la vektoro de la momanto kaj al la akso.

Dum pura flekso la materialo estas nur tirata kaj kunpremata, ne okazas tondo. En la meza parto de la trabo ekzistas neŭtrala fibro, kiu estas senstreĉa. Ĝi estas nek tirata nek kunpremata.

flekso de trabo - neŭtrala fibro

Laŭ la teorio de Euler-Bernoulli la streĉo kreskas proporcie al la distanco de la neŭtrala fibro.

y
  • estas la streĉo en (MPa);
  • Mf estas la fleksa momanto (Nmm)
  • y estas la distanco de la konsiderata areo de la neŭtrala fibro (mm);
  • J estas la inercimomanto de la sekco rilate al la neŭtrala fibro (mm4)