Flevoland
El Vikipedio
(Alidirektita el Flevolando)
Flevoland (nederlande flevoland [FLEVoland]) estas provinco de Nederlando. Ĝi situas en la centro de la lando kaj estis establita la 1-an de januaro 1986. La teritorio konsistas el tri polderoj, do antaŭe maraj teritorioj artefarite sekigitaj, kaj ekestis la 12-a, plej juna, provinco de la lando, kun Lelystad kiel la provinca ĉefurbo. La provinco en 2006 havis proksime 370 000 loĝantojn kaj konsistas el 6 komunumoj.


