Flor Peeters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flor Peeters
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1903 (1903-07-04)
en Antverpeno
Morto 4-an de julio 1986 (1986-07-04) (83-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.florpeeters.be
vdr

Flor PEETERS (naskiĝis la 4-an de julio 1903 en Tielen, parto de la komunumo Kasterlee, mortis la 4-an de julio 1986 en Mechelen) estis grava belga komponisto, instruisto kaj orgenisto. Li komencis sian muzikan edukadon ĉe la Lemmens-Instituo en Mechelen, kie li havis kiel instruistojn Lodewijk Mortelmans, Jules Van Nuffel kaj Oscar Depuydt. Poste Peeters mem iĝis orgeninstruisto ĉe la Instituto; samtempe li akiris la pozicion de la ĉeforgenisto ĉe la Katedralo de Sankta Rumbold, kiun li tenis preskaŭ ĝis morto. La reĝo de Belgujo igis Peeters barono je 1971.

Peeters tre famis kiel orgenisto kaj pedagogiisto, donante koncertojn kaj instruajn klasojn tutmonde. Cetere li faris registraĵojn de multaj orgenaj komponaĵoj de la 16-a, 17-a, kaj 19-a jarcentoj. Kelkaj el liaj registraĵoj estas reeldonitaj lasttempe per kompakt-diskoj. Peeters komponis pli ol 100 da siaj propraj komponaĵoj, kiuj plejparte utiligis la orgenon, la ĥoron, aŭ ilin ambaŭ. Videblas en lia muzikaĵaro la influo de renesanca muziko, kiun Peeters studis. Sed li ankaŭ montris intereson al dudekjarcentaj tonalaj komponteĥnikoj kiel plurritmoj kaj plurtonaleco.