Fokker
El Vikipedio
La Fokker Flugzeugwerke (Aviouzinoj Fokker) estis la sola nederlanda avioprodukta firmao ĝis ties nesolventeco en 1996. Ĝi estas nomata post Anthony Fokker.
Historio[redakti]
Anthony Fokker produktis dum la unua mondmilito militistajn aviadilojn en Schwerin-Görries. El tiu uzino venas la famaj Fokker-monoplanoj, la triplano Fokker Dr. I kaj Fokker D.VII.
Li fondis en 1919 - kun familio van Beuningen kaj Fentener van Vlissingen - la firmaon Steinkohlen Handels Vereinigung (SHV) kaj la firmaon - kun aliaj riĉuloj - N.V. Nederlandsche Vliegtuigenfabriek Fokker.
