Fokker D.VII

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fokker D.VII en Germana Muzeo, post-konstruita, neidenta

La Fokker D.VII estis ĉasaviadilo, kiun uzis la germana aerarmeo dum la unua mondmilito (ekde aprilo de 1918) kaj estis taksita al plej bonaj aviadilo de la unua mondmilito. Ĝi havis elstaran turniĝeman, stireblan kapablon en grandaj altoj kaj stabilan strukturon. La supereco de la Fokker ŝajnis estis tiel granda, ke la aliancanoj postulis transdonon/neniigon de ĉiuj ekzempleroj, post la unua mondmilito (kiel solan menciitan tipon en la Traktato de Versajlo).

La aviadilo estis tradicie konstruita – duobla flugilo kun rigidigaj stangoj, akvomalvarmigita motoro kaj dun sinkronitaj maŝinpafiloj. La korpoŝelo estis parte kovrita per teksaĵo, sub kiu kaŝiĝis stabila, veldita ŝtalotuba krado. La flugiloj estis el ligno, same streĉitaj per teksaĵo. La flugiloj estis kunligitaj per ŝtaltubo.

Oni produktis el tiu aviadilo 3.200 D.VII – el kiu 1.000 ĉe Fokker en Schwerin kaj 2.200 ĉe Albatros kaj OAW. Post la unua mondmilito la produktado de la aviadiloj okazis en Nederlando, ĉar Germanio ne havis rajton konstrui aviadilojn.

La aviadilo estis uzata post la milito en armeoj de Nederlando, Litovio, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Usono.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

Daimler D.IIIa
  • enverguro: 8,90 m
  • longo: 6,95 m
  • alto: 2,75 m
  • flugila surfaco: 20,2 m²
  • motoro: Mercedes D-IIIa (starta povumo 120 kW) 160 ĈP, alternative: BMW-motoro (185 ĈP)
  • maksimuma rapido en alto de 1.000 m: 187 km/h, per BMW-motoro 200 km/h
  • praktika flugpinto: 6.000 m
  • altiĝa tempo je alto de 1.000 m: 5,48 min
  • atingopovo: 350 km
  • flugkapablo: 2 h, 15 min
  • malplena maso: 684 kg
  • strata maso: 910 kg
  • armiloj: du LMG 08/15, 7,92-mm-a maŝinfusilo
  • skipo: 1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]