Folia Orientalia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Folia Orientalia – internacia jarlibro temanta pri orientalistiko, eldonata en Krakovo. La revuo estis fondita en 1959 iniciate de profesoro Tadeusz Lewicki, en la nomo de Orientalistika Komitato de Pola Scienca Akademio, Filio en Krakovo. Ĝis nun aperis pli ol 50 volumoj.

Skizo de ĝia historio kaj bibliografio de publikigitaj laboraĵoj en 30 unuaj volumoj en la jaroj 1959–1994 aperis en la volumo XXXII (1996), p. 203–256.