Fontihoyuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fontihoyuelo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47609
Demografio
Loĝantaro 36  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 5° 3′ U (mapo)42.161944444444-5.0572222222222Koordinatoj: 42° 10′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Fontihoyuelo (Provinco Valadolido)
Fontihoyuelo (Provinco Valadolido)
DEC
Fontihoyuelo
Fontihoyuelo
Situo de Fontihoyuelo
Fontihoyuelo (Hispanio)
Fontihoyuelo (Hispanio)
DEC
Fontihoyuelo
Fontihoyuelo
Situo de Fontihoyuelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fontihoyuelo [+]
vdr

Fontihoyuelo [fontioĜŬElo] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. La nomo Fontihoyuelo estas komprenebla etimologie kiel "Fonto de la Kavejo".

Fontihoyuelo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Tipa pejzaĝo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Fontihoyuelo estas etimologie komprenebla kiel Fonto de la Malsuprejo. Iam estis diversaj literumaĵoj nome Fuent-Fuyuelo, Ontiyuelo, Ontioyuelo, Ontigüelo, Fonte Ôyuelo, Fontefoyuelo, Fuentehoyuelo, Fuentihoyuelo, Fontihoyuelos ĝis alveno en la 19-a jarcento al la aktuala Fontihoyuelo. En kelkaj registroj aperas sekvita de de Campos reference al la komarko. En la titolo Markizo de Fuentehoyuelo oni konservas iaman formon de la toponimo. Probable devenas el tiu toponimo la familinomoj Hontiyuelo kaj Ontiyuelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 36 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 75 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas norde kun Villacarralón, oriente kun Boadilla de Rioseco (Palencia), sude kun Villalón de Campos kaj okcidente kun Villanueva de la Condesa kaj Vega de Ruiponce.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estis de la 11-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, kolombejo kaj ruinoj de iama preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]