Forbach (Francio)
| Forbach | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Francio | |
| Regiono | Loreno | |
| Departemento | Moselle (subprefektejo) | |
| Arondismento | Forbach (ĉefurbo) | |
| Kantono | Forbach (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Charles Stirnweiss 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 57600 | |
| Kodo laŭ INSEE | 57227 | |
| Retpaĝaro | http://www.mairie-forbach.fr/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 22 807 (1999) |
|
| Loĝdenso | 1 397 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
49°11′20″N 6°54′03″O / 49.18889°N, 6.90083°OKoordinatoj: 49°11′20″N 6°54′03″O / 49.18889°N, 6.90083°O | |
| Alto | De 192 al 388 m | |
| Areo | 16,32 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Forbach estas franca komunumo lokita en la departemento Moselle kaj en la regiono Loreno. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras arondismenton.
Forbach havas proksimume 23 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Forbachois kaj Forbachoises.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Forbach situas proksimume 4 kilometrojn for de la landlimo inter Francio kaj Germanio, kaj apartenas al la vasta, internacia urba areo "Forbach/Saarbrücken", kiu entenas pli ol unu milionon da loĝantoj.
[redakti] Vidindaĵoj
La kastelo Schlossberg estas vizitinda : ĝi entenas interalie turon, cavalirĉambron, belan parkon kun pluraj ruinoj kaj eĉ altkvalitan restoracion. La kapelo Sainte-Croix de Forbach estas historia monumento kaj datiĝas de la 13-a jarcento. Ekzistas cetere alia preĝejo, Saint-Rémi de Forbach, kiu estis konstruita en 1866.