Fotoforo
Fotoforo estas lum-elsenda organo kiu aspektas lumineskaj punktoj en diversaj maraj animaloj, kiaj fiŝoj kaj cefalopodoj. Tiu organo povas esti simpla, aŭ tiom kompleksa kiom la homa okulo; nome ekipita per lensoj, fermiloj, kolorfiltriloj kaj reflektoroj.[1] La lumo povas esti produktita el komponoj dum la digesto de predo, el specializataj mitokondriaj ĉeloj en la organismo, nome fotocitoj ("lumproduktaj" ĉeloj), aŭ, simile, asociaj kun simbiozaj bakterioj en la organismo kiuj estas kultivitaj.
La fotoforoj gravas por la identigo de profundmaraj fiŝoj. Fotoforoj ĉe fiŝoj estas uzataj ĉefe por allogi manĝon aŭ konfuzi predantojn. Fotoforoj troviĝas ĉe kelkaj cefalopodoj, eble ĉefe ĉe la Watasenia scintillans, nome brila kalmaro, kiu povas krei impresajn lumelsendojn.
Fotoforenhavaj taksonoj
- Nana etmoptero, Etmopterus perryi
Bildaro
-
La Teuthowenia megalops havas po tri fotoforojn en ĉiu okulo, videblaj kiel helaj orflavaj areoj
-
Fotoforoj ĉe torĉofiŝoj, kiuj tutmonde estas la plej komunaj profundmaraj fiŝoj
-
Tiu Gigantactis havas dorsan naĝilon kies unua spino iĝis tre longa kaj havas pinte luman fotoforon fiŝallogan
Referencoj
- ↑ Cephalopod Photophore Terminology. Tolweb.org. Alirita 2012-08-30.