Françoise Gatel

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Françoise Gatel
Françoise Gatel, en 2013.
Françoise Gatel, en 2013.
Persona informo
Naskiĝo 14-a de marto 1953
en Rochefort-en-Terre (Morbihan)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio UDI
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo • Châteaugiron vd
En TTT Oficiala retejo vd
Senatanino de Ille-et-Vilaine
Urbestro de Châteaugiron
Dum 18-a de marto 2001
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Françoise Gatel estas franca politikistino, naskiĝinta la 14-an de marto 1953 en Rochefort-en-Terre[1]. Ŝi estas senatanino d’Ille-et-Vilaine ekde 2014.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Diplomita per licenco pri la angla lingvo kaj per faka supera studo pri administrado kaj regado de entreprenoj[2], Françoise Gatel kuniĝis en 1976 al la Ĉambro pri komerco kaj industrio de Rennes komisiita pri komisio, kaj tie okazis ŝia tuta profesia kariero[3].

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Françoise Gatel fariĝis urbestro de Châteaugiron okaze de la municipaj balotoj de 2001. Ŝi estis sinsekve reelektita en 2008 kaj 2014. Ŝi estis samtempe prezidantino de la Komunumaro Pays de Châteaugiron ekde 2001.

Ŝi estis elektita de siaj samranguloj prezidantino de la Asocio de urbestroj de Ille-et-Vilaine (AMF35), relektita post la municipaj balotoj de 2014.

Ŝia 2-a rango sur listo de unuiĝo UMP-UDI por la senatanaj balotoj de 2014 ebligis al ŝi esti elektita senatanino de Ille-et-Vilaine. Ŝi estas membro de la komisiono pri socialaj aferoj[4].

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Senatanaj balotoj de 2014 en Ille-et-Vilaine.

Balotaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Senatanino
Urbestro

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Françoise Gatel - Région Bretonio. Arkivita el la originalo je 2014-12-04. Alirita 2014-11-26.
  2. Biografio de Françoise Gatel, « Le guide du pouvoir », la 1-an oktobro 2014
  3. Biografio de Françoise Gatel, « Les Têtes de Bretonio », eldono 2014
  4. Biografia slipo en la interretejo de la Senato

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]