Franca Esperanto vortaro Lepŭil
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-vortaro > Esperanto-franca vortaro > Lepŭil-Danvy
Grand Dictionnaire Français-Espéranto estas la plej laste eldonita kaj plej ampleksa franca-esperanto vortaro, redaktita de Ĵak Lepŭil' kaj Jo-Petro Danvy, k.a. Eldonis Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), Paris 1992, 939 p. 20 cm. Bindita. 32 000 kapvortoj kaj multaj esprimoj.
Kvankam ĝi estas pli aktuala kaj ampleksa ol ĝia antaŭulo, la vortaro franca-esperanta de André Albault kaj Fernand Léger de 1961, ĝi tamen havas gravajn mankojn, tiel ke la plej multaj recenzoj - escepte de la malpli kritikaj Minnaja kaj Pabst - ne estis favoraj. Vd. ekzemple:
- Haupenthal, Reinhard (1993). Iltis-Forumo 1993, p. 73-83 (ege malfavora recenzo: „multloke misgvida kaj erariga“)
- n.i. (Pabst, Bernhard) (1994). Terminoteko n-ro 10, 4a jaro, 2/1994, p. 7-8 ("unua serioza provo pri granda vortaro en grava lingvo post 30 jaroj")
- Simmonet, Francisko (1994). Ne! Vortaron oni ne rajtas fari tian. Literatura Foiro n-ro 151 (okt. 1994), p. 237-252. Ĝin Carlo Minnaja "kontraŭrecenzis" en la septembra n-ro de Literatura Foiro 1995.
- Krause, Erich-Dieter (1995). Amplekso povas trompi - Grand Dictionnaire Français-Espéranto. Jacques Le Puil, Jean-Pierre Danvy k.a. Paris 1992. 939 p. Esperanto [UEA] n-ro 10, 1995 (1074), p. 173
- Golden, Bernard (1995). Erara uzo de la sufikso "-ej-" en Grand Dictionnaire Français-Espéranto. Travailleur Espérantiste 1995, n-ro 202 (marto) 10-12
- Lutermano, Vilhelmo (1995). Terminoteko n-ro 11, 5a jaro, 1/1995, p. 18: "Malofte oni eldonas vortaron, kiu tuj poste bezonas korektoliston 13-paĝan, kiu ankoraŭ delonge ne kompensas la monstrajn fuŝaĵojn. ..."

