Francesco Schettino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Schettino
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1960 (1960-11-14) (63-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala
Loĝloko Meta
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo iama ŝipestro
vdr

Francesco SCHETTINO [franĉesko sketino] (naskiĝis la 14-an de novembro 1960)[1] estas itala iama ŝipestro (kapitano). Li komandis la krozoŝipon Costa Concordia kiam ĝi koliziis kun submara roko kaj renversiĝis kaŭzante la morton de 32 pasaĝeroj kaj ŝipanoj apud la itala insulo Giglio je la 13-a de januaro 2012.[2][3]

En 2015 li estis kondamnita al 16-jara enprizonigo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biography Francesco Schettino. Gazzetta Ufficiale della Repubblica Italiana. Alirita 27a de julio 2020.
  2. Francesco Schettino: the cruise captain who sailed into notoriety. CNN (2a de decembro 2014). Alirita 7a de januaro 2015.
  3. Profile: Capt Francesco Schettino. BBC News (9a de julio 2012). Alirita 27a de januaro 2015.
  4. "Costa Concordia captain hands himself into prison", The Guardian, 12a de majo 2017. Kontrolita 14a de januaro 2019.