Francisco I. Madero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco I. Madero

Francisco Ygnacio MADERO GONZÁLEZ (Parras de la Fuente, Coahuila, 30-a de oktobro 187322-a de februaro 1913) estis prezidanto de Meksiko inter 1911 kaj 1913.

Francisco Madero oponis la reĝimon de Porfirio Díaz, kaj en 1909 fondis partion kontraŭ la daŭra reelektado, kaj kandidatis por la prezidenteco. Díaz lin enkarcerigis, kaj el la malliberejo Madero lanĉis la Alvokon de San Luis, pro la urbo kie li estis mallibera, San Luis Potosí. Prezidento Díaz rezignis en 1911.

Madero gvidis registaron demokratan, sed ne speciale favoran al la popolaj klasoj. Dum lia rega tempo, eksplodis ribeloj kamparanoj, inter kiuj la ĉefan gvidis Emiliano Zapata. Madero ŝarĝis ĝian subpremon al generalo Victoriano Huerta, kiu en 1913 konspiris kun la ambasadoro de Usono Henry Lane Wilson por renversi la prezidenton. Je la 22-a de februaro de 1913, malgraŭ antaŭaj promesoj, Madero estis ekzekutita.

Madero verŝajne alprenis la kutimon, mallongigi sian duan antaŭnomon, dum studado en Berkeley; tamen estas eble, ke plaĉis al li la litero "I", ĉar ĝi aspektas kiel romia cifero "unu" ("Francisko la unua"). Alia ebleco estas ke li preferis lasi dubojn pri la nomo, kiun kelkaj supozas esti Ignaco.