František Buhr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Buhr
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1896 (1896-08-30)
en Prago
Morto 23-an de decembro 1966 (1966-12-23) (70-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

František BUHR (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1896 en Prago - mortis la 23-an de decembro 1966 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto (ekde 1922), kalkula oficisto.

En 1923 estis en. Prago fondita la unua loka unuiĝo de katolikaj esperantistoj, en 1929 la tutŝtata Ligo de Katoli­kaj Esperantistoj en Čeĥoslovakio kun celo propagandi in­ter katolikoj kaj subteni la movadon por reunuiĝo de la kristanaj eklezioj. En 1932 ĝi havis 190 membrojn. Prezi­danto estis la helpepiskopo en Prago d-ro Antonín Eltsch­kner, la ĉefa gvidanto František Buhr.

En 1929 F. Buhr eldonis kajeron Kantareto“ kompilitan de Jan Filip. En 1948 aperis pliigita reeldono. En 1930 F. Buhr eldonis ankaŭ ĉeĥlingvan poemaron de Jan Filip „Pomněnky“ (Neforgesuminoj), kiun J. Filip verkis sub pseŭdonomo Václav Vlček.

La asocio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj havis skoltan komisionon gvidatan de F. Buhr kaj S. Lešinger. En 1934-02-26 ĉe Svaz junáků a skautek RČS (Asocio de geskoltoj en ĈSR) estis fondita Esperanta fako. Ĝi estis ligita al la eksterlanda fako de la Asocio kaj per estrado de la fako estis komisiita F. Buhr.

Inter 1926-1948 li eldonis ok kajerojn de Turmonda Interŝanĝa Adresaro (la 1-a n-ro aperis 1926-10-15, la 8-a, la lasta, en aprilo 1948.)

En 1947 li gvidis korespondajn kursojn laŭ ciklostilitaj tekstoj de J. kaj K. Filip.