Franz Anton Adolph von Wagensperg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz Anton Adolph von WAGENSPERG (naskiĝinta la 22-an de februaro 1675 en Graz, mortinta la 31-an de aŭgusto 1723 en Voitsberg) estis aŭstra teologo, episkopo de Seckau (1702–1712) kaj de Chiemsee 1712–1723.

Vivo[redakti | redakti fonton]

episkopa blazono sur la soklo de Nepomuka statuo, Sankt Johann in Tirol, 1717

Estante filo de imperiestra guberniestro, li studis en Graz kaj Romo. De 1690 li estis katedrala kapitulano en Salcburgo kaj de 1699 konsistoria konsilisto. Ordinacio sacerdota okazis en la 2.2.1700.

Post la morto de episkopo Rudolf Josef von Thun, lia arkiepiskopa moŝto Johann Ernst von Thun und Hohenstein nomumis lin estro de la sufragana episkoplando Seckau kaj samtempe ĝenerala vikario de la salcburgiaj partoj de Stirio. Konsekron faris la nuncio en Varsovio, Francesco Pignatelli, kiu hazarde troviĝis en Salcburgo. En 1703 Wagensperg fariĝis sekreta konsilisto. Dum la regado en Seckau, kiun ĝeni ĝis 1711 de tempo al tempo enmarŝantaj Kurucoj, li reglamentis la starigon de kirkoj: tio nur eblas kaze de aprobo de la planoj fare de la konsistorio post konsulto de spertaj arĥitektoj. Li ankaŭ metis la fundamentan ŝtonon por la klostro de la kapucenoj en Knittelfeld en la jaro 1705-a.

En la 18.2.1722 nomumiĝis li fare de Franz Anton von Harrach posteulo je Chiemsee por Johann Sigmund von Kuenburg. Konfirmo venis en la 29.5., kaj la deĵor-enkondduko estis en la 25.7.1712. En 1713 li okazigis diocezan sinodon en St. Johann (Tirolo), kie la decidoj de sinodo de 1709 estis konfirmitaj kaj novaj aĵoj estis aldonitaj.

En 1715 li inspektis la aŭgustenanan konventon je Herrenchiemsee. Samjare li vendis la bienon Voregger Au en Oberalm kiun estis akirinta Sigmund Ignaz von Wolkenstein-Trostburg (iama chiemsee-a episkopo). En 1722 Wagensperg havigis al si la bienojn de Kastelo Kammer (Maishofen) kaj Kastelo Prielau.

Li estis entombigita en la kirko de la karmelanoj en Voitsberg; li forpasis en la familia Kastelo Greißenegg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]