Kastelo Kammer (Maishofen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Kammer
kastelo
kastelo [+]
Koordinatoj47° 21′ 54″ N, 12° 49′ 12″ O (mapo)47.365037612.8200852Koordinatoj: 47° 21′ 54″ N, 12° 49′ 12″ O (mapo)

Kastelo Kammer (Aŭstrio)
Kastelo Kammer (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Kammer
Kastelo Kammer

Map
Kastelo Kammer
Vikimedia Komunejo:  Schloss Kammer (Maishofen) [+]
vdr
Kastelo Kammer

Kastelo Kammer (germane: Schloß Kammer) troviĝas en Maishofen, Aŭstrujo, ĉe Kammererstraße nr 22, iomete eoste de la vilaĝokerno. Ekde restaŭro de 1994 ene estas gastejo ofertanta tradiciajn manĝaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua posedanto pri kiu oni legas en dokumentoj estis ĉ. la jaro 1466-a Polykarp Hunt el Kastelo Dorfheim. Menciatas kiel bienadminstrantoj ĉ. la jaro 1600 Lukas Chammrer kaj ties filo Peter Kamrer; tamen neniam ekzistis iu dinastio de Kammer. Senjoroj de Kammer, kiuj aperis en 1276 endokumente, ne konekseblas kun la Kammer-kastelo.

Dietrich Khuen von Belasy[1] akiris de Peter Kemmerer kaj ties bofilo Georg Guthund inter 1610 kaj 1614 la teritorion de Kammer-bieno, kiuj tiuloke emancipiĝis de la Hunt-regado konstruinte kastelon. Dietrich ankaŭ akiris Kastelon Rosenberg kaj partoprenis sub mortodanĝero la fuĝon de ĉefepiskopo Wolf Dietrich von Raitenau trans la Alpoj. La suvereneco pri la areo restis longtempe ĉe la familio Khuen von Belasy inter kies anoj oni konas Siegmund Khuen (1640), Hans Christoph kaj Dietrich, filoj de Siegmund (1648), Georg Dietrich Khuen (1675), May Preisgott Khuen (1707). En 1711 brulkonsumiĝis la superaj etaĝoj kaj parto de la kapelo.

Nur kiam la posedaĵaro de la Belasy-oj estis - kune kun Kastelo Prielau - vendita en 1722 al la Episkopujo Chiemsee (konkrete fare de Maĉ Preisgott Kuen) sukcesis rekonstruiĝo (iom pli modesta kun utiligo de la masivaj restintaj partoj teretaĝaj). La episkopoj, kiuj neniam mem ĉeestis je Kastelo Kammer, komisiis la vokton de Kastelo Fischhorn (el Bruck an der Großglocknerstraße) pri la administrado de Kastelo Kammer.

Post sekulariĝo (1807) ekposedantis post aŭkcio de la 20-a de aprilo 1812 Josef Neumayer post aĉeto fare de la bavaria ĉambro pri financoj. Li jam en 1785 ekestis kiel luprenanto tiea. Eĉ hodiaŭ estas la tuto en la manoj de la Neumayer-oj. La unua luprenanto estis en 1739 Martin Buchner. La montaran paŝtejon Sulzbachalm en Fusch an der Großglocknerstraße, kiu estis inter la posedaĵaro de Kastelo Kammer, aĉetis la salcburga komercisto Franz Spätz. Ĝia kompleta reveno al la bienoj de Kammer sukcesis en 1857.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Originala altaro el Kammer kiu ekde 1863 troviĝas ĉe la Paroĥuja kirko de Maishofen. Je Kammer mem staras kapele kopio

Kapelo aldonitis kiun en 1617 konsekris episkopo Johann Paulus Ciruletti. Planita alilokigo de la kapelo post la fajrego de 1711 (ankaŭ pro la malgrandeco kaj la fakto ke ne ĉiuj fideluloj trovis sidlokojn en ĝi) malakceptitis fare de la anoj de Zell am See kiuj timis ekonomiajn malavantaĝojn. Pro tio samloke faritis rekonstruo kapela senŝanĝe, ekde 1713. La galerieto de la kapelo alireblas disde la dua etaĝo. Ĉe la ebena plafono destas stuko-spegulo. La altaro kreita de artisto el Munkeno estas kopio kies altvalora originalo donitis en 1863 al la paroĥuja kirko de Maishofen okaze de ties novkonstruo. En 1802 du arĝentaj kandelabroj cedatis al la francaj okupantoj. Iam antaŭ 1860, la kapelo perdis sian staton liturgiokazigrajtan pro kadukeco. Krome ene esta aliaj malnovaj skulptaĵoj kaj aliaj artaĵoj (bildoj de Joakimo kaj Anna, de la kvar evangeliistoj: vaksa bildo de la belo Jesuo).

Nuntempa stato[redakti | redakti fonton]

La kastelo situas en impresa kaj idilieca loko sur dekliveto meze de kamparana vilaĝero. Poste aldonita estas kapelo kun eta turo. La bienon kun antaŭdoma herbejo ĉirkaŭas parte krenelita ringomuro el la 19-a jarcento: defendofunkcio neniam ekzistinta tiel nur simulatas. Ĉe la norda flanko mura troviĝas malfrugotika stalo (de ĉ. 1600) kiu servas kiel okazigejo. Ĝi estas trinava kun sveltaj gotikaj kolonoj portantaj volbon ogivarkan. Aliro faratas tra simpla malfrugotika ŝtona arko. Supre de kasteloenirejo estas blazono el al 19-a jarcento malsupre de balkono kun horloĝo. Sudfasade avankorpe elsaltas malgranda ŝtuparturo duonronde. Inter la aĵoj de ĉe Kammer-kastelo estas ankaŭ historia pafejo kiun utiligas ekde 1899 la Societo pafista de Maishofen. La nuna aspekto de la komplekso datumas el la unua duono de la 18-a jarcento. Inter la meblaro altvalora estas diversaj ŝrankoj (i.a. tabernakle, kun marketraĵoj) kaj sledo kun bele skulttita ĉevalo kaj leonokapo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friederike Zaisberger kaj Walter Schlegel: Burgen und Schlösser in Salzburg. Pongau, Pinzgau, Lungau, Birken-Reihe, Vieno 1978, ISBN 3-85030-037-4
  • Josef Lahnsteiner: Mitterpinzgau – Saalbach, Saalfelden, Lofer, memeldono, Hollersbach 1980 (represitajo), p. 82-85 (rilate la kastelon) kaj p.98-99 (rilate la kapelon)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tomboŝtono de lia edzino Ursula troviĝas en la Preĝejo Sankta Mario (Maria Alm).