Fredrik Skog

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fredrik SKOG [skug] (pseŭdonimo: Arbaro; naskiĝis la 6-an de februaro 1891 en Falun; mortis la 2-an de majo 1956 en Stokholmo) estis sveda esperantisto kaj komercisto.

Skog fariĝis esperantisto en 1906. De 1909 ĝis 1912 kaj de 1917 ĝis 1922 li estis sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF). En 1918 kaj 1919 li estis sekretario de Eldona Societo Esperanto. Krome li estis estrarano de diversaj Esperanto-kluboj. Li gvidis kursojn, interalie radio-kursojn de 1926 ĝis 1928 el Falun.