Frejštejn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frejštejn
germane: Vreyensteyn
burgoruino
Frejštejn
Oficiala nomo: Frejštejn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Municipo Podhradí nad Dyjí
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Situo Frejštejn
 - koordinatoj 48° 53′ 55″ N 15° 41′ 11″ O / 48.89861 °N, 15.68639 °O / 48.89861; 15.68639 (mapo)
Stilo gotika
Konstruado 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Frejštejn
Portalo pri Ĉeĥio

Frejštejn estas ruino de burgo ĉe Podhradí nad Dyjí sur la dekstra flanko de rivero Dijo apud ĝia kunfluejo kun rojo Křeslický potok. Ĝiaj komencoj tuŝas ĝis la 13-a jarcento, ekde la 15-a jarcento ĝi estas dezerta. Ĝiaj restaĵoj estas protektitaj kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo Frejštejn (Vreyensteyn), situanta sur cirkvito de bítova kastelanio, fondis idoj de senjoro el Trnava/Thürnau, kiuj disponis je ĉi tiu regiono por servoj al moravia markgrafo Vladislav Jindřich. En la jaro 1251 en la burgo mencias Oldřich/Ulrich nomata Liber (Libera, germane: Frei) kaj lia filo Gaytmar, kiuj atestis al sia parenco Vikart el Trnava/Thürnau dum donado de gerasa monaĥejo. Post la morto de Přemysl Otakar la 2-a Frejštejn fariĝis, same kiel malsupraaŭstria burgo Trnava/Thürnau, kaŝejo de rabistoj. En la jaro 1286, kiam estas en la burgo indikata Oldřich Frej z Frejštejna, konkeris kaj detruis la burgon kun konsento de ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a aŭstra duko Albreĥto la 1-a

Dum regado de Venceslao la 2-a la burgo estis denove priloĝata kaj konstrue tre plilarĝigita. En la jaro 1310 oni mencias en la burgo Marquart z Frejštejna/Marquart Frey kiel atestanto en dokumento de Rajmund el Lichtenburk.[1] En la jaro 1322 kaj 1323 dum pridonacado de monaĥejo en Zwettl aperas en atestantaj vicoj Oldřich/Ulrich Vrey.[2] Ekde la tridekaj ajroj de la 14-a jarcento administris Frejštejnon landsenjoraj burggrafoj: en la jaro 1331 Konrád z Bítova kun edzino Budislava,[3] en la jaro 1354 kaj 1371 Petr Hecht z Rosic (ankaŭ burggrafo en burgo en Vranov).[4] Verŝajne dum Oldřich z Frenštejna estiĝis en la norda parto de la suba burgo reprezentanta trietaĝa palaco kun liganta burga kapelo de sankta katarina, kiu estas menciata en la jaro 1347.[5]

En la jaro 1422 enskribis reĝo Sigismondo Frejštejnon en heredan lombardon al Lipolt z Krajku, kiu referencis ĝin al pli juna frato Jan Krajíř z Krajku, kiu estis pro rabemaj atakoj timiganto de malproksima ĉirkaŭaĵo.

En la jaro 1628 akiris burgon imperiestra konsilanto Jakub Berchtold, kiu estis en la jaro 1633 avancita en staton de liberaj senjorroj el Uherčice.

Konstruaspekto[redakti | redakti fonton]

Frejštejn troviĝas en senpera proksimeco de Podhradí nad Dyjí sur ĝia suda flanko. Sur la maldekstra flanko de la burgo troviĝas rivero Dijo, nnorde de ĝi estas naturmemorindaĵo Podhradské skály. La ruino estas proporcie malgranda. El la devena burgo konserviĝis norda parto de muroj kaj remparoj, malgranda palaco, pordego kaj kapelo. Bone konservita estas bastiono en sudokcidenta flanko de la burgo. El alikonstruo en la 16-a jarcento konserviĝis turo kun kreneloj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CDM 6, 1307-1333, s. 31. Rajmund el Lichtenburk lombardas al oslavana monaĥejo salajron de 10 hrivnoj da pragaj groŝoj en vilaĝoj Radkovice, Udeřice kaj Bačice, la dokumenton konfirmas senjoro Smil z Krumvaldu, lia frato Wolfram, Bohuslav z Šakvic, Jaroš z Vydří, Maršík z Knínic kaj Marquart z Frejštejna.
  2. Liechtenfels, 13-a de decembro 1322, Zwettl, Stiftsarchiv Urkunden (1055-1742) 1323 II 02, in: monasterium.net. Albrechtsberg, 2-a de februaro 1323, Zwettl, Stiftsarchiv Urkunden (1055-1742) 1323 II 02, in: monasterium.net.
  3. Codex diplomaticus et epistolaris Moraviae - Urkundensammlung zur Geschichte Mährens, Nr. CDXIV., s. 388
  4. Stavovské listiny, výtah z katalogu Dr. Mojmíra Švábenského, (1212) 1310 - 1847, s. 18 č. 84
  5. Miroslav Plaček: Hrady a zámky na Moravě a ve Slezsku, s. 150