Friedrich Christian Lesser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Christian Lesser, 1743

Friedrich Christian LESSER (naskiĝinta la 12-an de majo 1692 en Nordhausen, mortinta la 17-an de septembro 1754 samloke) estis germana teologo kaj historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de pastoro li frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo antaŭ iro al Halle (Saale) por studi medicinon. Sed sub la influo de August Hermann Francke li ŝanĝis la interesojn je teologiaĵoj. La pietismon li neniam plu forlasis. Teologion li studis ĝis 1712 ĉe la universitato de Lepsiko, poste en Halle. Laŭ patra volo li post ses monatoj de restado berlina revenis hejmen.

Lesser estis edukisto en Kinderode kaj Großwerther ĝis kiam li paroĥestris je la preĝejo Nia Sinjorino surmonte en decembro 1716. En novembro 1717 Lesser nuptis, denove en 1729. En 1741 Lesser iĝis paroĥestro ĉe la preĝejo Sankta Jakobo en Nordhausen. La novkonstruo de tiu ĉi kirko li mem moderigis.

Lesser estis predikisto, naturscienculo kaj historiisto. Lia ampleksa konaro senteblis ankaŭ en siaj predikoj plenaj de praktika kaj humanisma konsilado. Li favoris la t.n. fizikan teologion, do ekspliko de teologiaj demandoj pere de natursciencoj. Lesser krome gravis kiel kartografo.

Al siaj samurbanoj li donacis la en 1740 publikigitan kronikon kun la titolo Historische Nachrichten von der Kaiserlichen und des Heil. Röm. Reiches Freien Stadt Nordhausen. Lesser estis ano de Leopoldina (akademio) kaj de Prusa Akademio de Sciencoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La Historia komisiono por Turingio aljuĝas de 2009 ĉiun jaron premion por societoj kiuj meritas pri efika historia eksplikado. En Nordhausen ekzistas ŝtuparo Neue Lesserstiege, de majo 2017 ankaŭ Lesserplatz.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]