Fritz Wollenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membroj de la Esperanto-Ligo Berlin. De maldekstre Fritz Wollenberg, Henryk Wenzel, Roland Schnell, Peter Kühnel en "Café Mittendrin" 2002

Fritz WOLLENBERG (naskiĝis la 16-an de novembro 1938) estas germana esperantisto, estrarano de Esperanto-Ligo Berlin (ELB). Li publikigis diversajn librojn kaj multajn artikolojn pri la historio de Esperanto en Berlino kaj pri konataj Esperantistoj, ekzemple pri Adolf Schmidt und Wilhelm Ostwald. Li regule kontribuas al la simpozioj de la Gesellschaft für Interlinguistik (GIL - Societo pri Interlingvistiko).

Esperanta agado en GDR

En GDREA Wollenberg estis membro de la Centra Estraro kaj respondeca pri la laboro kun infanoj. Li i.a. organis diversajn tre sukcesajn aranĝojn.

Esperanta agado post 1990

Post la unuiĝo de GDR kun okcidenta Germanio Wollenberg dum multaj jaroj estis estrarano, poste prezidanto de ELB. Li multon faris kaj daŭre faradas por la intelekta "verda vivo" en Berlino, zorgante i.a. pri interesa programo en loka Esperanta grupo. Li gvidis multajn ekskursojn tra Berlino pritraktante Berlinajn kvartalojn aŭ konstruaĵojn, kiuj estis gravaj en la historio de Esperanto.

Interlingvistiko

Wollenberg ankaŭ estas aŭtoro pri interlingvistikaj kaj aliaj temoj, aparte historiaj. Tion i.a. ankaŭ dokumentas la jubilea libro ("Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlin"), kiun li redaktis. Krome aperis pli ol 90 fakaj kontribuoj de li.

L estas aktiva membro de "Gesellschaft für Interlinguistik e.V." (GIL, Societo pri Inter-lingvistiko r.a.), kie li kelkfoje prelegis dum la sciencaj konferencoj (la tekstoj aperis en la Aktoj de GIL).

Literaturo

  • 2008: Blanke, Detlev. Bibliografio de la verkaro de Fritz Wollenberg. En: "Interlinguistische Informationen" (Interlingvistikaj informoj) kajero 68 (3/2008)
  • 2008: Berlina Informilo 12/2008

Verkoj (elekto)

Eksteraj ligiloj