Fruitière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fromaĝejo, laktujegoj

Fruitière estas tipa fromaĝ-produktejo de Francio, plej precize en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo, Savojo, aŭ Alpoj de Svisio. Tiuj fromaĝ-produktejoj, ofte estas kooperativoj.

Ĉe Déservillers en regiono Franĉ-Konteo "fruitière" datiĝas de 1273 kaj do estas la plej malnova.

La " fruitière " povas esti ankaŭ " fruitières vinicoles " (kooperativa vin-produktejo), ĉe Arbois, Pupillin kaj Voiteur en Jura.

vortdeveno[redakti | redakti fonton]

La deveno de la vorto " fruitière " oni ne bone scias. Iuj diras ke "fruitière" devenas de « fruit » ( frukto) : ĝi estas la loko kie la kamparanoj alportas sian lakton por produkti kune fromaĝon kaj perlabori ; aliaj diras, ke la vorto devenas de la mezepoka franca lingvo aŭ de la lingvo de Friburgo en Svisio kie oni diras " fretière " por diri " fromaĝo ".

Ekstera fonto en la franca[redakti | redakti fonton]

La Fruitière - Les Rousses - Page de définition d'une fruitière