Fukozo
| L-Fukozo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ĝeneralaĵoj | ||||||
| Nomo | L-Fukozo | |||||
| Alternativa(j) nomo(j) |
6-Deoxy-L-galactose |
|||||
| Kemia formulo |
C6H12O5 |
|||||
| Nomo laŭ IUPAK |
(3S,4R,5S,6S)-6-metiltetrahidro-2H-piran-2,3,4,5-tetraolo
|
|||||
| CAS-numero |
2438-80-4 |
|||||
| PubChem-kodo |
|
|||||
| Karakterizaĵoj | ||||||
| Mola maso |
164.16 |
|||||
| Sekurecaj indikoj | ||||||
|
||||||
| Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Se ne aliel indikita, validas la standardaj normaj temperaturo kaj premo. | ||||||
Fukozo estas heksozo kun kemia formulo C6H12O5. Ĝi troveblas kiel N-ligita glikano sur surfaco de mamulaj, insektaj kaj plantaj ĉeloj kaj estas fundamenta subunuo de polisakarido fukoidano. Oni suspektas, ke alfa1→3 ligita fukozo estas karbohidrata antigeno de IgE-mediita alergio[1].
Du strukturaj trajtoj, kiuj diferencigas fukozon de aliaj seskarbonaj karbonhidratoj estas: manko de hidroksila grupo en sesa karbono (pozicio C-6) kaj la fakto ke fukozo nature ekzistas en L-ĥirala konfiguracio. Ĝi estas ekvivalenta al 6-deoksi-L-galaktozo.
En fukoz-enhavantaj glikanaj strukturoj, fukozilitaj glikanoj, fukozo povas ekzisti kiel terminala modifo aŭ estas liga punkto por aliaj karbonhidratoj[2]. En homaj N-ligitaj glikanoj fukozo plej ofte estas ligita tra α-1,6 al reduktanta terminala beta-N-acetilglukozamino. Tamen, fukozo en nereduktantaj terminaloj estas ligita tra α-1,2 al galaktozaj formoj de H antigeno.
En metabolismo fukozon prilaboras enzimo alfa-fukozidazo.
Vidu aknaŭ [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑
Daniel J. Becker; John B. Lowe (July 2003). "Fucose: biosynthesis and biological function in mammals" 13: 41R–53R. COI:10.1093/glycob/cwg054."Fucose: biosynthesis and biological function in mammals" - ↑
Daniel J. Moloney; Robert S. Haltiwanger (July 1999). "The O-linked fucose glycosylation pathway: identification and characterization of a uridine diphosphoglucose: fucose-[beta]1,3-glucosyltransferase activity from Chinese hamster ovary cells" 9: 679–687. COI:10.1093/glycob/9.7.679."The O-linked fucose glycosylation pathway: identification and characterization of a uridine diphosphoglucose: fucose-[beta]1,3-glucosyltransferase activity from Chinese hamster ovary cells"