Géza Földes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FÖLDES Géza [foeldeŝ:] estis hungara pedagogo, ĵurnalisto, verkisto naskita la 15-an de novembro 1857 en Dálnok kaj moertinta la 6-an de junio 1937 en Budapeŝto (Mátyásföld, germane Matthiasfeld).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Földes diplomiĝis en la porinstruista lernejo de Székelykeresztúr, poste li finis universitaton en Budapeŝto. Ekde 1878 li lernejestris en Nagyborosnyó. Ekde 1891 li instruis kaj lernejestris en Budapeŝto. Li redaktis kune kun Elek Benedek la gazeton Nemzeti Iskola (Nacia Lernejo). En 1891–92 li estis helpredaktoro de Ország-Világ. .

Pli gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dinka és Darinka (rakontoj, Bp., 1893);
  • A beszélő arany (rakontoj, Máramarossziget, 1893);
  • Szibériai képei (rakontoj, Máramarossziget, 1893);
  • Székely diákélet (rakontoj, Bp., 1936)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon