GLAT-rajtoj en Tanzanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Tanzanio alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Samseksemo en Tanzanio estas socie tabua temo, kaj samseksaj seksumaj agoj (eĉ private kaj konsentaj) estas krimaj deliktoj, puneblaj per ĝismorta malliberigo. La leĝo ankaŭ punas aliseksemulojn, kiuj faras buŝan seksumadon kaj anusan seksumadon.

Laŭ esploro de 2007 de Pew Research Center, Pew Global Attitudes Project, 95% de la loĝantoj de Tanzanio kredis, ke samseksemo estas vivmaniero, kiun la socio ne devus akcepti. Tio estis la sepa plej malalta loko rilate neakcepton en listo de 45 enketitaj landoj.[1]

Laŭ enketo de Afrobarometer en 2020, nur 10% de tanzanianoj estus toleremaj pri iu kun malsama seksa orientiĝo. Tio estas inter la plej malaltaj en Afriko, sed pli alta ol laŭ la enketo de 2007.[2]

En la lastaj jaroj, Tanzanio fariĝis precipe malamika al GLAT-uloj. En oktobro 2017, ĝi deportis plurajn HIV/AIDS-grupojn pro "antaŭenigo de samseksemo". Tanzanio havas altan elcentaĵon de HIV/AIDS, kaj laŭ raportoj unu miliono da homoj estas infektitaj.[3] La registaro ankaŭ pli frekvente uzas homofobian retorikon, kredante, ke samseksemo estas "ne-afrika". En 2018 oni deklaris ĉaskampanjon kontraŭ gejoj en Daresalamo, kie oni devigis al gejoj anusan kontroladon kaj torturadon.[3] Tanzanio havas malbonan staton pri homaj rajtoj. La respekto de la registaro rilate parolliberecon kaj kunvenliberecon malpliiĝas.

Malgraŭ tio ekzistas pluraj tanzaniaj homrajtaj aktivuloj, advokatoj kaj feministoj kiel Maria Sarungi, Fatma Karume, Mwanahamisi Singano Tundu Lissu, Zara Kay, Khalifa Said, Goodluck Haule kaj multaj aliaj, kiuj malkaŝe subtenis GLAT-rajtojn kaj malkaŝe kontraŭbatalis homofobion subtenatan de la ŝtato kaj danĝeran retorikon de registaraj oficialuloj, kiuj petis plian persekutadon de ĉi tiuj marĝenigitaj grupoj de homoj. Ekzemploj de tiuj oficialuloj estas la antaŭa prezidanto Magufuli, Paul Makonda, Ally Hapi kaj Hamisi Kigwangalla.

Resuma tabelo[redakti | redakti fonton]

Samseksaj seksumaj agoj laŭleĝaj Ne (Puno: maksimume ĝismorta malliberigo.[4][5])
Egala aĝo de konsento Ne
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate dungadon Ne
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate liveradon de varoj kaj plenumadon de servoj Ne
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate ĉiujn aliajn temojn (inkl. nerektan diskriminacion, malamparolon) Ne
Samseksaj edziĝoj kaj edziniĝoj Ne
Rekono de samseksaj paroj Ne
Duoninfana adoptado de samseksaj paroj Ne
Komuna adoptado de samseksaj paroj Ne
GLAT-uloj permesitaj servi malkaŝe en la armeo Ne
Rajto ŝanĝi juran genron Ne
Aliro al eksterkorpa fekundigo por lesboj Ne
Komerca lunaskado por gejaj viraj paroj Ne
Viroj seksumintaj kun viroj permesitaj donaci sangon Ne

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Pew Global Attitudes Project", pages 35, 84, and 117. Arkivita el la originalo je 14-a de februaro 2010. Alirita 3-a de decembro 2009. Arkivigite je 2010-02-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-14. Alirita 2023-03-01.
  2. Tolerance in Africa. Alirita 2022-11-17.
  3. 3,0 3,1 Tanzania: Mixed Messages on Anti-Gay Persecution (6-a de novembro 2018).
  4. 2013 HUMAN RIGHTS REPORT. Country Reports on Human Rights Practices (2013).
  5. Tanzania: Mixed Messages on Anti-Gay Persecution (6-a de novembro 2018).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]