Gagauza lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gagauza lingvo estas lingvo de Gagauzoj, kiun parolas ĉ. 150 000 homoj. Ĝi tre similas al la turka. Iuj tjurkologoj kredas, ke la Gagauza lingvo devenas de la Peĉenega.

Gagauzaj alfabetoj

Antaŭ komenco de 20-a jarcento ne ekzistis aparta alfabeto por gagauza lingvo. Maloftaj tekstoj en la gagauza, plejparte religiaj, skribatis per grekaj leteroj. En malfrua 19-a jarcento lingvisto V.A.Moŝkov eldonis kolekton de gagauzlingvaj tekstoj en t.n. "Tjurkologia Alfabeto de Akademio de Sciencoj". Ĝi estis varianto de la cirila kaj konsistis de jenaj leteroj: а, б, в, г, д, е, ж, з, j, i, к, л, м, н, о, п, р, с, т, у, ф, х, ц, ч, ш, ы, џ, ӡ, l, h, ā, ē, ī, ō, ӯ, ы̄, ö, ȫ, ÿ, ä, ǟ. Molaj sonoj estis markataj per unu punkto apud la letero.

En periodo ekde 1909 ĝis 1912 jaroj instruisto M.Ĉakir tradukis ioma da religiaj libroj al la gagauza. Li uzis alfabeton tre similan al la rusa. En ĝi ne ekzistis letero щ, kaj estis aldonaj digrafoj дж, i, аа, ее, оо, ии, ыы, юю. En jaroj 1932—1938 Ĉakir eldonis aliajn du librojn en la gagauza, sed por ili li uzis latinan alfabeton similan al la rumana. Ĝi kosistis de leteroj a, â, ă, b, c, d, e, f, g, h, i, î, j, l, m, n, o, p, r, s, ş, t, ţ, u, v, ƶ, kaj ankaŭ havis di-, tri- kaj eĉ tetragrafojn: aa, ââ, ee, ea, eaea, ii, ia, îa, ăă, io, ioio, iu, iuiu, oo, uu, ce, cea, ci, cia, cio, ciu, dj.

En jaro 1957 Prezidentaro de Supera Soveto de Moldava SSR oficiigis gagauza alfabeto sur cirila bazo. Ĝi enhavis ĉiujn leterojn de rusa alfabeto kaj digrafoj аь, оь, уь. Poste la digrafoj estis anstataŭigitaj per leteroj ä, ö, ÿ por pli oportuna skribado. En 1970-j oni ankaŭ aldonis leteron ӂ por speciala sono. Do, gagauza alfabeto aspektis jene:

А а Ӓ ӓ Б б В в Г г Д д Е е Ё ё
Ж ж Ӂ ӂ З з И и Й й К к Л л М м
Н н О о Ӧ ӧ П п Р р С с Т т У у
Ӱ ӱ Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ Ъ ъ
Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Tiu alfabeto ekzistis ĝis 1990-j. Ĝi estis instruata en lernejoj kaj ĉiuj tiamaj libroj, gazetoj kaj dokumentoj eldonatis per ĝi.

En 1990-j sciencistoj de sendependa Moldavio kreis novan latin-bazitan alfabeton por gagauza lingvo. Ĝi plejparte baziĝis je la turka kun aldonaj leteroj Ä kaj Ţ por specialaj sonoj. Ĝi aspektas jene:

A a Ä ä B b C c Ç ç D d E e Ê ê
F f G g Ğ ğ H h I ı İ i J j K k
L l M m N n O o Ö ö P p R r S s
Ş ş T t Ţ ţ U u Ü ü V v Y y Z z

Fontoj

  • Гайраджи Г.А, Тукан Б.П., Колца Е.К., Покровская Л.А., Гагаузско-русско-молдавский словарь, Москва, Советская Энциклопедия, 1973
  • Мошков В. А., Гагаузские тексты, Известия Общества археологии, истории и этнографии, Казань, 1895—1896, XIII, вып. II
  • Правила орфографии гагаузского языка, Кишинёв, 1958
  • Chachir M., Dictionar gagauzo (tiurco) – român, Chişinău, 1938

Vidu ankaŭ