Galeana (komunumo de Nuevo León)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Galeana
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Nuevo León
Telefona antaŭkodo 826
Kodo laŭ INEGI 19017
Demografio
Loĝantaro 38930
Geografio
Koordinatoj
24°49′N 100°5′U  /  24.817°N, 100.083°U / 24.817; -100.083 (Galeana (komunumo de Nuevo León))
Alto 1660
Areo 7154,6 km²
Horzono UTC -6
Situo de Galeana (komunumo de Nuevo León) en Nuevo León (Meksiko)
DMS
Situo de Galeana (komunumo de Nuevo León) en Nuevo León
Situo de Galeana (komunumo de Nuevo León) en Nuevo León
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Galeana estas unu el la 51 komunumoj de la meksika subŝtato Nuevo León, kiu situas en norda Meksiko, inter la subŝtatoj Coahuila kaj Tamaulipas. La ĉefurbo de la komunumo estas Galeana. Al Galeana apartenas entute 363 tiel nomataj loĝlokoj (statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 19017.

Enhavo

[redakti] Geografio

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 38930 loĝantojn. El tiuj estis 19718 viroj kaj 19212 virinoj. La komunumo havas surfacon de 7154,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1660 metroj super la marnivelo.

[redakti] Klimato

En la komunumo jare falas averaĝe 393 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C.

[redakti] Sociogeografio

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 34498 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 13 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,04 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

En Galeana loĝis en la jaro 2000 24642 personoj, kiuj aĝis pli ol 15 jaroj. El tiuj 22740 scipovis legi kaj skribi, sed 2856 personoj estis analfabetoj. Laŭ procentoj 11,15 % de la personoj pli aĝaj ol 15 ne scipovis legi kaj skrbi. Inter la viroj 10,62 % ne scipovis legi kaj skribi kaj inter la virinoj estis 11,24 %.

El la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 2000), 26638 personoj apartenis al la katolika religio kaj 3840 personoj al la protestantisma religio. Neniu apartenis al la judisma relegio kaj 4020 personoj statistike apartenis al neniu religio.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

[redakti] Interesaj turismaĵoj

Lago de Labradores

Danke al la Sierra Madre Oriental, kiu dominas la plej grandan parton de la teritorio la komunumo de Galeana ĝuas belegan klimaton rilate al la resto de la subŝtato kaj ĝi havas interesajn turismaĵojn. Proksime al la ĉefurbo de la komunumo situas la Lago de Labradores (Laguna de Labradores), la cenoto kun la nomo "Pozo del Gavilán" kaj la monto de Potosí (Cerro del Potosí). La monto de Potosí estas la plej alta monto de la subŝtato (3700 metroj super la marnivelo).

[redakti] Ekstera Ligo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj